La Dekopo de Holivudo aŭ Holivuda Dekopo (en angla, Hollywood Ten)[1] estis la nomo kiun la gazetaro uzis por aludi al grupo de personoj rilataj kun la usona kinindustrio,[2] kiuj estis inkluditaj en la nigra listo de Holivudo dum la Makartiismo, akuzitaj de opozicio al la laboroj de la Usona Kongreso pro malakcepto al la deklaro antaŭ la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco de John Parnell Thomas, destinita al "esplorado" de supozita enfiltrigo de komunismo en la kinistaro de Holivudo.[3]
La nomita "Ĉasado de Sorĉistino" estis estrita de senatano Joseph McCarthy,[4] akiris la apogon de la ĉefaj studoj, kiuj subskribis la konatan Declaracion Waldorf[5] en kiu, kiel konsekvenco de la malakcepto deklari kaj de klopodo ataki la komisionon kiel kontraŭkonstitucia, la akuzitoj estis enprizonigitaj kaj maldungitaj senfine ĝis deklaro kaj pentomontro.